-
Leer por capítulos:
107-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 107:11|
CXar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo.
-
12
|Salmos 107:12|
Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
-
13
|Salmos 107:13|
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
-
14
|Salmos 107:14|
Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris.
-
15
|Salmos 107:15|
Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
-
16
|Salmos 107:16|
CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.
-
17
|Salmos 107:17|
La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
-
18
|Salmos 107:18|
CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
-
19
|Salmos 107:19|
Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
-
20
|Salmos 107:20|
Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19