-
Leer por capítulos:
109-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 109:11|
Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
-
12
|Salmos 109:12|
Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj.
-
13
|Salmos 109:13|
Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.
-
14
|Salmos 109:14|
La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu.
-
15
|Salmos 109:15|
Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
-
16
|Salmos 109:16|
Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.
-
17
|Salmos 109:17|
Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li.
-
18
|Salmos 109:18|
Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
-
19
|Salmos 109:19|
GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si.
-
20
|Salmos 109:20|
Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19