-
Leer por capítulos:
115-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 115:1|
Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
-
2
|Salmos 115:2|
Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?
-
3
|Salmos 115:3|
Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras.
-
4
|Salmos 115:4|
Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.
-
5
|Salmos 115:5|
Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
-
6
|Salmos 115:6|
Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;
-
7
|Salmos 115:7|
Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo.
-
8
|Salmos 115:8|
Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.
-
9
|Salmos 115:9|
Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.
-
10
|Salmos 115:10|
Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19