-
Leer por capítulos:
119-
Esperanto
-
-
21
|Salmos 119:21|
Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.
-
22
|Salmos 119:22|
Forigu de mi honton kaj malhonoron, CXar mi observas Viajn decidojn.
-
23
|Salmos 119:23|
Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi, Via sklavo meditas pri Viaj legxoj.
-
24
|Salmos 119:24|
Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.
-
25
|Salmos 119:25|
DALET. Mia animo algluigxis al la polvo; Vivigu min laux Via vorto.
-
26
|Salmos 119:26|
Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min; Instruu al mi Viajn legxojn.
-
27
|Salmos 119:27|
Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.
-
28
|Salmos 119:28|
Konsumigxis mia animo pro malgxojo; Restarigu min laux Via vorto.
-
29
|Salmos 119:29|
La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.
-
30
|Salmos 119:30|
La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj legxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8