-
Leer por capítulos:
140-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 140:1|
Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo;
-
2
|Salmos 140:2|
Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn;
-
3
|Salmos 140:3|
Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.
-
4
|Salmos 140:4|
Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn.
-
5
|Salmos 140:5|
Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
-
6
|Salmos 140:6|
Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego.
-
7
|Salmos 140:7|
Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo.
-
8
|Salmos 140:8|
Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela.
-
9
|Salmos 140:9|
La veneno de miaj cxirkauxantoj, La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin.
-
10
|Salmos 140:10|
Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili jxetigxu en fajron, En abismojn, ke ili ne levigxu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16