-
Leer por capítulos:
143-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 143:1|
Psalmo de David. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon, Atentu mian petegon laux Via vereco, Respondu al mi laux Via justeco.
-
2
|Salmos 143:2|
Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi.
-
3
|Salmos 143:3|
CXar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
-
4
|Salmos 143:4|
Senfortigxas en mi mia animo, Konsumigxas en mi mia koro.
-
5
|Salmos 143:5|
Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri cxiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritajxoj de Viaj manoj.
-
6
|Salmos 143:6|
Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.
-
7
|Salmos 143:7|
Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas; Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon.
-
8
|Salmos 143:8|
Auxdigu al mi matene Vian bonecon, CXar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, CXar al Vi mi levas mian animon.
-
9
|Salmos 143:9|
Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifugxas.
-
10
|Salmos 143:10|
Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13