-
Leer por capítulos:
18-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 18:11|
El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
-
12
|Salmos 18:12|
De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
-
13
|Salmos 18:13|
Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
-
14
|Salmos 18:14|
Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
-
15
|Salmos 18:15|
Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
-
16
|Salmos 18:16|
Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
-
17
|Salmos 18:17|
Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.
-
18
|Salmos 18:18|
Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno.
-
19
|Salmos 18:19|
Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.
-
20
|Salmos 18:20|
La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19