-
Leer por capítulos:
22-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 22:1|
Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?
-
2
|Salmos 22:2|
Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
-
3
|Salmos 22:3|
Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael.
-
4
|Salmos 22:4|
Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
-
5
|Salmos 22:5|
Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.
-
6
|Salmos 22:6|
Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
-
7
|Salmos 22:7|
CXiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la busxon, balancas la kapon, dirante:
-
8
|Salmos 22:8|
Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.
-
9
|Salmos 22:9|
Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
-
10
|Salmos 22:10|
Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19