-
Leer por capítulos:
31-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 31:11|
Per cxiuj miaj malamikoj mi farigxis granda hontindajxo por miaj najbaroj Kaj terurajxo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
-
12
|Salmos 31:12|
Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi farigxis kiel rompita vazo.
-
13
|Salmos 31:13|
CXar mi auxdas la insultojn de multaj; CXirkauxe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraux mi, Ili intencas pereigi mian vivon.
-
14
|Salmos 31:14|
Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia Dio.
-
15
|Salmos 31:15|
En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
-
16
|Salmos 31:16|
Lumu per Via vizagxo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.
-
17
|Salmos 31:17|
Ho Eternulo, ne hontigu min, cxar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentigxu por SXeol.
-
18
|Salmos 31:18|
Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo.
-
19
|Salmos 31:19|
Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaux la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
-
20
|Salmos 31:20|
Vi kovras ilin per la kovro de Via vizagxo kontraux homaj atencoj, Vi kasxas ilin en tendo kontraux malamikaj langoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19