-
Leer por capítulos:
41-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 41:1|
Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.
-
2
|Salmos 41:2|
La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos felicxa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
-
3
|Salmos 41:3|
La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kusxejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
-
4
|Salmos 41:4|
Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, cxar mi pekis antaux Vi.
-
5
|Salmos 41:5|
Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
-
6
|Salmos 41:6|
Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro sercxas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li gxin disparolas.
-
7
|Salmos 41:7|
Mallauxte parolas inter si pri mi cxiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante:
-
8
|Salmos 41:8|
Afero pereiga atakis lin; Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos.
-
9
|Salmos 41:9|
Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon.
-
10
|Salmos 41:10|
Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7