-
Leer por capítulos:
49-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 49:11|
Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por cxiam, Kaj iliaj logxejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laux siaj nomoj.
-
12
|Salmos 49:12|
Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaligxas al bruto bucxota.
-
13
|Salmos 49:13|
Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
-
14
|Salmos 49:14|
Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon.
-
15
|Salmos 49:15|
Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela.
-
16
|Salmos 49:16|
Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo.
-
17
|Salmos 49:17|
CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
-
18
|Salmos 49:18|
CXar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone,
-
19
|Salmos 49:19|
Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
-
20
|Salmos 49:20|
Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto bucxota.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 4-6