-
Leer por capítulos:
56-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 56:1|
Al la hxorestro. Por Jonatelem-rehxokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filisxtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, cxar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.
-
2
|Salmos 56:2|
Miaj malamikoj volas min engluti cxiutage, CXar multaj militas kontraux mi fiere.
-
3
|Salmos 56:3|
En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin.
-
4
|Salmos 56:4|
Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?
-
5
|Salmos 56:5|
Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; CXiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.
-
6
|Salmos 56:6|
Ili kolektigxas, embuskas, observas miajn pasxojn, Penante kapti mian animon.
-
7
|Salmos 56:7|
Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!
-
8
|Salmos 56:8|
Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
-
9
|Salmos 56:9|
Tiam miaj malamikoj returnigxos malantauxen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.
-
10
|Salmos 56:10|
Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16