-
Leer por capítulos:
59-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 59:11|
Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.
-
12
|Salmos 59:12|
La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.
-
13
|Salmos 59:13|
Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas cxe Jakob, GXis la limoj de la mondo. Sela.
-
14
|Salmos 59:14|
Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
-
15
|Salmos 59:15|
Ili vagas pro mangxo, Kaj sen satigxo pasigas la nokton.
-
16
|Salmos 59:16|
Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; CXar Vi estis por mi defendo kaj rifugxo En la tago de mia malfelicxo.
-
17
|Salmos 59:17|
Ho mia forto, al Vi mi kantos; CXar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19