-
Leer por capítulos:
66-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 66:1|
Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.
-
2
|Salmos 66:2|
Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
-
3
|Salmos 66:3|
Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.
-
4
|Salmos 66:4|
La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
-
5
|Salmos 66:5|
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
-
6
|Salmos 66:6|
Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.
-
7
|Salmos 66:7|
Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne levigxu. Sela.
-
8
|Salmos 66:8|
Lauxdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.
-
9
|Salmos 66:9|
Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.
-
10
|Salmos 66:10|
CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13