-
Leer por capítulos:
71-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 71:11|
Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.
-
12
|Salmos 71:12|
Ho Dio, ne malproksimigxu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
-
13
|Salmos 71:13|
Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
-
14
|Salmos 71:14|
Kaj mi cxiam fidos Kaj cxiam pligrandigos Vian gloron.
-
15
|Salmos 71:15|
Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli.
-
16
|Salmos 71:16|
Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.
-
17
|Salmos 71:17|
Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj gxis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
-
18
|Salmos 71:18|
Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj.
-
19
|Salmos 71:19|
Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?
-
20
|Salmos 71:20|
Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3