-
Leer por capítulos:
77-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 77:1|
Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min.
-
2
|Salmos 77:2|
En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.
-
3
|Salmos 77:3|
Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.
-
4
|Salmos 77:4|
Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
-
5
|Salmos 77:5|
Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj.
-
6
|Salmos 77:6|
Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
-
7
|Salmos 77:7|
CXu por eterne mia Sinjoro forpusxis? Kaj cxu Li ne plu favoros?
-
8
|Salmos 77:8|
CXu por eterne cxesigxis Lia boneco? CXu Lia promeso ne plenumigxos por cxiuj generacioj?
-
9
|Salmos 77:9|
CXu Dio forgesis indulgi? CXu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
-
10
|Salmos 77:10|
Kaj mi diris:Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7