-
Leer por capítulos:
86-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 86:1|
Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa.
-
2
|Salmos 86:2|
Konservu mian animon, cxar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
-
3
|Salmos 86:3|
Korfavoru min, ho mia Sinjoro, CXar mi vokas al Vi la tutan tagon.
-
4
|Salmos 86:4|
GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
-
5
|Salmos 86:5|
CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.
-
6
|Salmos 86:6|
Auxskultu, ho Eternulo, mian pregxon, Kaj atentu la vocxon de mia petego.
-
7
|Salmos 86:7|
En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi auxskultu min.
-
8
|Salmos 86:8|
Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
-
9
|Salmos 86:9|
CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.
-
10
|Salmos 86:10|
CXar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19