-
Leer por capítulos:
89-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 89:1|
Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo.
-
2
|Salmos 89:2|
CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco.
-
3
|Salmos 89:3|
Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi jxuris al David, Mia sklavo:
-
4
|Salmos 89:4|
Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela.
-
5
|Salmos 89:5|
Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
-
6
|Salmos 89:6|
CXar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
-
7
|Salmos 89:7|
Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas.
-
8
|Salmos 89:8|
Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas.
-
9
|Salmos 89:9|
Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam levigxas gxiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
-
10
|Salmos 89:10|
Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19