-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Salmos 74:2|
Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.
-
3
|Salmos 74:3|
Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
-
4
|Salmos 74:4|
Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
-
5
|Salmos 74:5|
Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn.
-
6
|Salmos 74:6|
Kaj nun cxiujn gxiajn skulptajxojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
-
7
|Salmos 74:7|
Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo.
-
8
|Salmos 74:8|
Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis cxiujn domojn de Dio en la lando.
-
9
|Salmos 74:9|
Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.
-
10
|Salmos 74:10|
Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
-
11
|Salmos 74:11|
Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10