-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 1:1|
Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
-
2
|Salmos 1:2|
Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte.
-
3
|Salmos 1:3|
Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos.
-
4
|Salmos 1:4|
Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento.
-
5
|Salmos 1:5|
Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.
-
6
|Salmos 1:6|
CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
-
1
|Salmos 2:1|
Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?
-
2
|Salmos 2:2|
Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:
-
3
|Salmos 2:3|
Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn!
-
4
|Salmos 2:4|
La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7