-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Salmos 6:5|
CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?
-
6
|Salmos 6:6|
Mi lacigxis de mia gxemado; CXiun nokton mi priversxas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon.
-
7
|Salmos 6:7|
Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.
-
8
|Salmos 6:8|
Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon; CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro.
-
9
|Salmos 6:9|
Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon.
-
10
|Salmos 6:10|
Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.
-
1
|Salmos 7:1|
Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, cxe Vi mi rifugxas; helpu min kontraux cxiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,
-
2
|Salmos 7:2|
Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.
-
3
|Salmos 7:3|
Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris cxi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
-
4
|Salmos 7:4|
Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5