-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Salmos 7:5|
Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
-
6
|Salmos 7:6|
Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.
-
7
|Salmos 7:7|
Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.
-
8
|Salmos 7:8|
La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco.
-
9
|Salmos 7:9|
Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!
-
10
|Salmos 7:10|
Mia sxildo estas cxe Dio, Kiu savas piajn korojn.
-
11
|Salmos 7:11|
Dio estas jugxanto justa, Kaj Dio minacanta cxiutage.
-
12
|Salmos 7:12|
Se oni ne regxustigxas, Li akrigas Sian glavon, Strecxas Sian pafarkon kaj direktas gxin.
-
13
|Salmos 7:13|
Kaj Li pretigas por gxi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.
-
14
|Salmos 7:14|
Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4