-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Salmos 9:9|
Kaj la Eternulo estos rifugxo por la premato, Rifugxo en la tempo de mizero.
-
10
|Salmos 9:10|
Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.
-
11
|Salmos 9:11|
Kantu al la Eternulo, kiu logxas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
-
12
|Salmos 9:12|
CXar vengxante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfelicxuloj.
-
13
|Salmos 9:13|
Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
-
14
|Salmos 9:14|
Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi gxoju pro Via savo.
-
15
|Salmos 9:15|
Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo.
-
16
|Salmos 9:16|
Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.
-
17
|Salmos 9:17|
La malbonuloj reiru en SXeolon, CXiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
-
18
|Salmos 9:18|
CXar ne por cxiam malricxulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16