-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 11:1|
Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?
-
2
|Salmos 11:2|
CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn.
-
3
|Salmos 11:3|
Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?
-
4
|Salmos 11:4|
La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
-
5
|Salmos 11:5|
La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
-
6
|Salmos 11:6|
Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
-
7
|Salmos 11:7|
CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.
-
1
|Salmos 12:1|
Al la hxorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, cxar malaperis piuloj Kaj maloftigxis fideluloj inter la homidoj.
-
2
|Salmos 12:2|
Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.
-
3
|Salmos 12:3|
La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxon Kaj langon fanfaronantan,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16