-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Salmos 12:4|
Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
-
5
|Salmos 12:5|
CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.
-
6
|Salmos 12:6|
La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Argxento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
-
7
|Salmos 12:7|
Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraux cxi tiu generacio por eterne.
-
8
|Salmos 12:8|
CXirkauxe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altigxas inter la homidoj.
-
1
|Salmos 13:1|
Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?
-
2
|Salmos 13:2|
GXis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro cxiutage? GXis kiam mia malamiko estos supre super mi?
-
3
|Salmos 13:3|
Rigardu kaj auxdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
-
4
|Salmos 13:4|
Ke ne diru mia malamiko:Mi lin venkis; Ke ne gxoju miaj premantoj, se mi falos.
-
5
|Salmos 13:5|
Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro gxojas pro Via savo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16