-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Salmos 13:6|
Mi kantos al la Eternulo, CXar Li faris al mi bonon.
-
1
|Salmos 14:1|
Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
-
2
|Salmos 14:2|
La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.
-
3
|Salmos 14:3|
CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.
-
4
|Salmos 14:4|
CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
-
5
|Salmos 14:5|
Tie ili forte ektimis, CXar Dio estas en la generacio de la justuloj.
-
6
|Salmos 14:6|
Vi malhonoris la konsilon de malricxulo, Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.
-
7
|Salmos 14:7|
Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.
-
1
|Salmos 15:1|
Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas logxi sur Via sankta monto?
-
2
|Salmos 15:2|
Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16