-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Salmos 10:9|
Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malricxulon; Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton.
-
10
|Salmos 10:10|
Li insidas, alpremigxas, Kaj la malricxulo falas en liajn fortajn ungegojn.
-
11
|Salmos 10:11|
Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.
-
12
|Salmos 10:12|
Levigxu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.
-
13
|Salmos 10:13|
Por kio malpiulo malsxatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?
-
14
|Salmos 10:14|
Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.
-
15
|Salmos 10:15|
Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu.
-
16
|Salmos 10:16|
La Eternulo estas Regxo por eterne kaj cxiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.
-
17
|Salmos 10:17|
Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
-
18
|Salmos 10:18|
Por doni jugxon al orfo kaj premato, Por ke oni cxesu peli homon de la tero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16