-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Salmos 17:7|
Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraux la atakantoj.
-
8
|Salmos 17:8|
Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kasxu min
-
9
|Salmos 17:9|
De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj cxirkauxe insidas kontraux mia animo.
-
10
|Salmos 17:10|
Sian koron ili fermis, Per sia busxo ili parolas fiere.
-
11
|Salmos 17:11|
Kien ni iras, ili nin cxirkauxas; Siajn okulojn ili direktas, por jxeti nin sur la teron.
-
12
|Salmos 17:12|
Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kasxita loko.
-
13
|Salmos 17:13|
Levigxu, ho Eternulo, antauxvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraux la malbonulo per Via glavo,
-
14
|Salmos 17:14|
Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj.
-
15
|Salmos 17:15|
Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon; Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.
-
1
|Salmos 18:1|
Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16