-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 84:1|
Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot!
-
2
|Salmos 84:2|
Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
-
3
|Salmos 84:3|
Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu gxi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Regxo kaj mia Dio.
-
4
|Salmos 84:4|
Felicxaj estas tiuj, kiuj logxas en Via domo: Ili lauxdas Vin konstante. Sela.
-
5
|Salmos 84:5|
Felicxaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
-
6
|Salmos 84:6|
Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo gxin kovras per benoj;
-
7
|Salmos 84:7|
Ili iras de forto al forto, Aperas antaux Dio sur Cion.
-
8
|Salmos 84:8|
Ho Eternulo, Dio Cebaot, auxdu mian pregxon; Auxskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
-
9
|Salmos 84:9|
Nia sxildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito.
-
10
|Salmos 84:10|
CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10