-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Salmos 100:2|
Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto.
-
3
|Salmos 100:3|
Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo.
-
4
|Salmos 100:4|
Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;
-
5
|Salmos 100:5|
CXar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco.
-
1
|Salmos 101:1|
Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
-
2
|Salmos 101:2|
Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
-
3
|Salmos 101:3|
Mi ne metas antaux miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aligxas al mi.
-
4
|Salmos 101:4|
Koro perversa forigxu de mi; Malbonon mi ne volas koni.
-
5
|Salmos 101:5|
Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.
-
6
|Salmos 101:6|
Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 11-13