-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Salmos 106:19|
Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo.
-
20
|Salmos 106:20|
Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon.
-
21
|Salmos 106:21|
Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
-
22
|Salmos 106:22|
Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro.
-
23
|Salmos 106:23|
Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
-
24
|Salmos 106:24|
Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.
-
25
|Salmos 106:25|
Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.
-
26
|Salmos 106:26|
Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,
-
27
|Salmos 106:27|
Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn.
-
28
|Salmos 106:28|
Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Gálatas 1-3