-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Salmos 111:7|
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj;
-
8
|Salmos 111:8|
Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
-
9
|Salmos 111:9|
Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li arangxis por cxiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
-
10
|Salmos 111:10|
Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
-
1
|Salmos 112:1|
Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
-
2
|Salmos 112:2|
Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.
-
3
|Salmos 112:3|
Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
-
4
|Salmos 112:4|
En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
-
5
|Salmos 112:5|
Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.
-
6
|Salmos 112:6|
CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 13-16