-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
152
|Salmos 119:152|
De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por cxiam.
-
153
|Salmos 119:153|
RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, CXar Vian instruon mi ne forgesis.
-
154
|Salmos 119:154|
Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laux Via vorto lasu min vivi.
-
155
|Salmos 119:155|
Malproksima de malvirtuloj estas savo, CXar ili ne sxatas Viajn legxojn.
-
156
|Salmos 119:156|
Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laux Via justeco lasu min vivi.
-
157
|Salmos 119:157|
Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis.
-
158
|Salmos 119:158|
Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, CXar Vian vorton ili ne observis.
-
159
|Salmos 119:159|
Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laux Via boneco lasu min vivi.
-
160
|Salmos 119:160|
La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco.
-
161
|Salmos 119:161|
SXIN. Princoj persekutas min senkauxze; Sed Vian vorton timas mia koro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 9-10