-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Salmos 126:5|
Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
-
6
|Salmos 126:6|
Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.
-
1
|Salmos 127:1|
Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
-
2
|Salmos 127:2|
Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
-
3
|Salmos 127:3|
Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
-
4
|Salmos 127:4|
Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.
-
5
|Salmos 127:5|
Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego.
-
1
|Salmos 128:1|
Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj.
-
2
|Salmos 128:2|
Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi.
-
3
|Salmos 128:3|
Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 9-10