-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Salmos 139:21|
Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas.
-
22
|Salmos 139:22|
Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili farigxis por mi malamikoj.
-
23
|Salmos 139:23|
Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.
-
24
|Salmos 139:24|
Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.
-
1
|Salmos 140:1|
Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo;
-
2
|Salmos 140:2|
Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn;
-
3
|Salmos 140:3|
Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.
-
4
|Salmos 140:4|
Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn.
-
5
|Salmos 140:5|
Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
-
6
|Salmos 140:6|
Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 6-8