-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Salmos 27:5|
CXar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.
-
6
|Salmos 27:6|
Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
-
7
|Salmos 27:7|
Auxskultu, ho Eternulo, mian vocxon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.
-
8
|Salmos 27:8|
De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas.
-
9
|Salmos 27:9|
Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
-
10
|Salmos 27:10|
CXar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.
-
11
|Salmos 27:11|
Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn insidantojn.
-
12
|Salmos 27:12|
Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; CXar starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.
-
13
|Salmos 27:13|
Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!
-
14
|Salmos 27:14|
Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16