-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Salmos 31:19|
Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaux la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
-
20
|Salmos 31:20|
Vi kovras ilin per la kovro de Via vizagxo kontraux homaj atencoj, Vi kasxas ilin en tendo kontraux malamikaj langoj.
-
21
|Salmos 31:21|
Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.
-
22
|Salmos 31:22|
Kaj mi diris en mia konfuzigxo: Mi estas forpusxita for de Viaj okuloj; Tamen Vi auxskultis la vocxon de mia pregxo, kiam mi vokis al Vi.
-
23
|Salmos 31:23|
Amu la Eternulon, cxiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas suficxege al tiuj, kiuj agas malhumile.
-
24
|Salmos 31:24|
Estu kuragxaj, kaj forta estu via koro, Vi cxiuj, kiuj esperas al la Eternulo!
-
1
|Salmos 32:1|
Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
-
2
|Salmos 32:2|
Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
-
3
|Salmos 32:3|
Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado.
-
4
|Salmos 32:4|
CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4