-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Salmos 41:8|
Afero pereiga atakis lin; Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos.
-
9
|Salmos 41:9|
Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon.
-
10
|Salmos 41:10|
Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.
-
11
|Salmos 41:11|
Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.
-
12
|Salmos 41:12|
Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaux Via vizagxo por cxiam.
-
13
|Salmos 41:13|
Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Amen, kaj amen!
-
1
|Salmos 42:1|
Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
-
2
|Salmos 42:2|
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?
-
3
|Salmos 42:3|
Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte, CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio?
-
4
|Salmos 42:4|
Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4