-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Salmos 50:22|
Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.
-
23
|Salmos 50:23|
Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
-
1
|Salmos 51:1|
Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-SXeba. Korfavoru min, ho Dio, laux Via boneco; Laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
-
2
|Salmos 51:2|
Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.
-
3
|Salmos 51:3|
CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi.
-
4
|Salmos 51:4|
Antaux Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.
-
5
|Salmos 51:5|
Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.
-
6
|Salmos 51:6|
Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon.
-
7
|Salmos 51:7|
Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo.
-
8
|Salmos 51:8|
Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7