-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Salmos 71:4|
Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.
-
5
|Salmos 71:5|
CXar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
-
6
|Salmos 71:6|
Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi cxiam gloros.
-
7
|Salmos 71:7|
Mirindajxo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifugxejo.
-
8
|Salmos 71:8|
Mia busxo estas plena de glorado por Vi, CXiutage de Via majesto.
-
9
|Salmos 71:9|
Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
-
10
|Salmos 71:10|
CXar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraux mia animo, konsiligxas inter si,
-
11
|Salmos 71:11|
Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.
-
12
|Salmos 71:12|
Ho Dio, ne malproksimigxu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
-
13
|Salmos 71:13|
Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7