-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Salmos 72:10|
La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.
-
11
|Salmos 72:11|
Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu.
-
12
|Salmos 72:12|
CXar li savos ploregantan malricxulon Kaj senhelpan mizerulon.
-
13
|Salmos 72:13|
Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
-
14
|Salmos 72:14|
De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
-
15
|Salmos 72:15|
Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu.
-
16
|Salmos 72:16|
Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj gxiaj spikoj ondigxu kiel Lebanon; Kaj en la urboj cxio floru, kiel herbo sur la tero.
-
17
|Salmos 72:17|
Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
-
18
|Salmos 72:18|
Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.
-
19
|Salmos 72:19|
Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10