-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Salmos 76:9|
Kiam Dio levigxis, por jugxi, Por savi cxiujn humilulojn sur la tero. Sela.
-
10
|Salmos 76:10|
CXar la kolero de homo farigxas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
-
11
|Salmos 76:11|
Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas, alportu donacojn al la Timindulo.
-
12
|Salmos 76:12|
Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la regxoj de la tero.
-
1
|Salmos 77:1|
Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf. Mia vocxo iras al Dio, kaj mi krias; Mia vocxo iras al Dio, ke Li auxskultu min.
-
2
|Salmos 77:2|
En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi.
-
3
|Salmos 77:3|
Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela.
-
4
|Salmos 77:4|
Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
-
5
|Salmos 77:5|
Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj.
-
6
|Salmos 77:6|
Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10