-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Salmos 77:17|
Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.
-
18
|Salmos 77:18|
La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero.
-
19
|Salmos 77:19|
Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.
-
20
|Salmos 77:20|
Vi kondukis Vian popolon kiel sxafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.
-
1
|Salmos 78:1|
Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo.
-
2
|Salmos 78:2|
Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
-
3
|Salmos 78:3|
Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj,
-
4
|Salmos 78:4|
Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
-
5
|Salmos 78:5|
Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj,
-
6
|Salmos 78:6|
Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10