-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Salmos 78:27|
Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
-
28
|Salmos 78:28|
Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj.
-
29
|Salmos 78:29|
Kaj ili mangxis kaj tre satigxis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.
-
30
|Salmos 78:30|
Sed kiam ili ankoraux ne forlasis sian deziron Kaj ilia mangxajxo estis ankoraux en ilia busxo,
-
31
|Salmos 78:31|
La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis.
-
32
|Salmos 78:32|
Malgraux cxio cxi tio ili plue ankoraux pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
-
33
|Salmos 78:33|
Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.
-
34
|Salmos 78:34|
Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion;
-
35
|Salmos 78:35|
Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
-
36
|Salmos 78:36|
Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10