-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
57
|Salmos 78:57|
Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;
-
58
|Salmos 78:58|
Ili kolerigis Lin per siaj altajxoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
-
59
|Salmos 78:59|
Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael;
-
60
|Salmos 78:60|
Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj;
-
61
|Salmos 78:61|
Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
-
62
|Salmos 78:62|
Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraux Sia heredo Li flamigxis.
-
63
|Salmos 78:63|
GXiajn junulojn formangxis fajro, Kaj gxiaj junulinoj ne estis prikantataj;
-
64
|Salmos 78:64|
GXiaj pastroj falis de glavo, Kaj gxiaj vidvinoj ne ploris.
-
65
|Salmos 78:65|
Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.
-
66
|Salmos 78:66|
Kaj Li batis gxiajn malamikojn malantauxen: Eternan malhonoron Li donis al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10