-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
67
|Salmos 78:67|
Kaj Li malsxatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
-
68
|Salmos 78:68|
Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;
-
69
|Salmos 78:69|
Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam.
-
70
|Salmos 78:70|
Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj.
-
71
|Salmos 78:71|
De apud la sxafinoj Li venigis lin, Por pasxti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
-
72
|Salmos 78:72|
Kaj li pasxtis ilin laux la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.
-
1
|Salmos 79:1|
Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.
-
2
|Salmos 79:2|
La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
-
3
|Salmos 79:3|
Ili versxis ilian sangon kiel akvon, cxirkaux Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.
-
4
|Salmos 79:4|
Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10