-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Salmos 88:2|
Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro.
-
3
|Salmos 88:3|
CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon.
-
4
|Salmos 88:4|
Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj,
-
5
|Salmos 88:5|
Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
-
6
|Salmos 88:6|
Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
-
7
|Salmos 88:7|
Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.
-
8
|Salmos 88:8|
Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri.
-
9
|Salmos 88:9|
Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.
-
10
|Salmos 88:10|
CXu por mortintoj Vi faros miraklojn? CXu malvivuloj levigxos kaj gloros Vin? Sela.
-
11
|Salmos 88:11|
CXu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 11-13