-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Salmos 89:14|
Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo.
-
15
|Salmos 89:15|
Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas;
-
16
|Salmos 89:16|
Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
-
17
|Salmos 89:17|
CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno.
-
18
|Salmos 89:18|
CXar de la Eternulo estas nia sxildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia regxo.
-
19
|Salmos 89:19|
Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
-
20
|Salmos 89:20|
Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris.
-
21
|Salmos 89:21|
Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
-
22
|Salmos 89:22|
Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
-
23
|Salmos 89:23|
Kaj Mi disbatos antaux lia vizagxo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 11-13