-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
24
|Salmos 89:24|
Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altigxos lia korno.
-
25
|Salmos 89:25|
Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
-
26
|Salmos 89:26|
Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
-
27
|Salmos 89:27|
Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero.
-
28
|Salmos 89:28|
Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
-
29
|Salmos 89:29|
Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo.
-
30
|Salmos 89:30|
Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj;
-
31
|Salmos 89:31|
Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
-
32
|Salmos 89:32|
Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
-
33
|Salmos 89:33|
Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 28-29