-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 103:11|
CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
-
12
|Salmos 103:12|
Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
-
13
|Salmos 103:13|
Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
-
14
|Salmos 103:14|
CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.
-
15
|Salmos 103:15|
La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.
-
16
|Salmos 103:16|
Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas.
-
17
|Salmos 103:17|
Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj,
-
18
|Salmos 103:18|
Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
-
19
|Salmos 103:19|
La Eternulo starigis en la cxielo Sian tronon; Kaj Lia regxeco regas cxion.
-
20
|Salmos 103:20|
Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 11-13